(Strato en Atheno. En la fono vidiĝas la Akropolo.)
LYSISTRATA Se oni ilin al la festo de Afrodita, de Bakĥo, aŭ de Genioj aŭ de Pan alvokus, pro l' mantamburoj oni ne trovus por si lokon. Sed nun — eĉ unu sola virino ne ĉeestas, krom nur — jen venas, jes, mia najbarino. Saluton, Kalonika! KALONIKA Kaj al vi Lysistrata! Pro kio vi bolas de koler'? Ne paŭtu, filnjo, ne suprentiru tiel en arko viajn brovojn. LYSISTRATA Koler' min mordas vere, vi bona Kalonika, kaj mi pro vi rankoras ege, virinpersonoj, ke jen do, dum la sekso de viroj nin rigardas tre ruzaj... KALONIKA Kaj ni ja estas tiaj, per la dioj! LYSISTRATA Nun, kiam al kunven' ili estas alvokitaj, al konsiliĝ' pri afero ja ne bagatela, ili ne venas, dormas... KALONIKA Karulin', ili venos, sed malfacile al la virino formoviĝi: la unu ja devas ĉirkaŭ sia edz' klopodi, l' alia veki la servistinon, aŭ l' infanon dormigi aŭ manĝigi aŭ per bano purigi... LYSISTRATA Aferon pli signifan ol tio ili havus. KALONIKA Sed kion? Kia aĵo do estas, Lysistrata, por kio nin, virinojn urĝe vi nun kunvokas? Kaj kiel granda? LYSISTRATA Granda. KALONIKA Kaj ĉu ne ankaŭ dika? LYSISTRATA Jes, dika. KALONIKA Kiel do ni ne altumultas kure? LYSISTRATA Ej, ne pri tio temas (tiel ili ja venus tuj), sed mi fine inter multe da maldormado kaj post longega pesad' sukcesis ion baki. KALONIKA Ne granda aĵ', se ĝi havis lokon pestelere. LYSISTRATA Tiel ne granda, ke nun ĝuste de ni, virinoj, dependas la pluvivo de Helenujo tuta. KALONIKA De ni, nu, tiam ĝin tre febla tenilo tenas. LYSISTRATA Dependas nur de ni, ĉu nia urbo saviĝos, aŭ ni pereos tute, kaj l' insulo Pelopsa... KALONIKA Nu do, per dio, jam ni pereu ĉiuj kune! LYSISTRATA (daŭrigante) perei ne devu, nek la tuta Beotio. KALONIKA Ho, ne la tuta, esceptiĝu la angilfiŝoj! LYSISTRATA Ĉar pro Athen' mi ne malvarmigus al mi la buŝon (pri mi eĉ ne supozu tion), sed ja, se la virinoj tie ĉi kolektiĝos el la Beota lando kaj el Peloponezo, kaj ĉiuj ni — komune ni savos la patrujon. KALONIKA Ej, diru, kion povus fari virino saĝan aŭ gloran, kiu sole sidas ornamiĝinte per floroj, en veluro, kun farbita vizaĝo, portante kimbran jupon, sur la piedoj ŝuojn? LYSISTRATA Jen estas ĝuste, kio la savon al ni donos: la flava luksa robo, la ŝuoj kaj la ŝminko, la bonodora ŝmiro kaj diafanaj vestoj. KALONIKA Sed kiel do? LYSISTRATA Tiele, ke viro kontraŭ viro neniam plu ekkaptos per la pugno la lancon. KALONIKA Velure mi vestos min! LYSISTRATA Nek ŝildon oni prenos... KALONIKA Mi kimbran jupon aĉetos... LYSISTRATA ...nek eltiros glavon. KALONIKA Mi jam kudrigos al mi la ŝuojn! LYSISTRATA Jen do, vidu, ĉu ne ĉeesti devus jam la virinoj, ĉiuj? KALONIKA Per dio, fluge jam ili devus veni longe! LYSISTRATA Ĉu vi ne scias pri la Athenan', ke li ĉion pli tarde fari emas ol estus bezonate? Sed jen, neniu ĉeestas, nek de l' Mara Bordo, nek de Salamis... KALONIKA Jam de tagiĝo ili estas en selo, aŭ, pli ĝustadire, en la boatoj. — — — — — — — — — — — — — — — — LYSISTRATA Sed tamen, kelkaj venas jam tie, alrigardu, kaj ankaŭ tie ja venas grupo, hej ho, hej ho! — — — — — — — — — — — — — — — — MYRHINA Ĉu eble la lastaj ni jam estas, Lysistrata? Parolu do, ne mutadu! LYSISTRATA Mi ne povas laŭdi, ke nun Myrhina venas en ĉi granda afero! MYRHINA En la mallum' mi ne povis trovi mian zonon. Sed ekparolu, se urĝe — ni jam estas multaj. LYSISTRATA Ne, tamen ne nun. Ni ankoraŭ iom atendu, ĝis la Peloponezaninoj kaj Beotinoj alvenos ankaŭ. KALONIKA Vere, vi saĝe diras tion, ja vidu, ankaŭ Lampito tie venas jam. LYSISTRATA Saluton al vi Lampito, Lakonino kara, ho, kiel bela vi estas, de aspekto brila! Kaj kiel ŝvelas via forto: vi povus brake sufoki taŭron! LAMPITO Jas, par deo, ĉar ni jo ĉeam gimnastekas, ka l' kalkano lo pugon batas. LYSISTRATA Kaj kiel rondajn umojn ĉi-antaŭe vi havas! LAMPITO Ma, vi min palpas teel, keel boŭvon ofejran. LYSISTRATA Nu, kaj de kie estas tiu ĉi junedzino? LAMPITO El Beoteo ŝi vejnis ankaŭ en deputejco. LYSISTRATA Nu, kara Beotin', ĉe vi estas bone grasaj la plugopartoj. KALONIKA Jes, per dio kaj ili estas sarkitaj, eĉ perfekte, ĝis ege fajna glato. Kaj kiu ĉi personin' alia? LAMPITO Ha, bonspejca, kvankam Korinta. LYSISTRATA Mi kredas, tiaj ili ĉiuj. LAMPITO Kaj keu doŭ amasegis alkune ĉi virenan armejon? LYSISTRATA Mi mem. LAMPITO Deru doŭ, keo da ni estas dezero vea? LYSISTRATA Tuj, karulin', mi diros ĉion. MYRHINA Jam ekparolu, kion kun ni vi havas gravan! LYSISTRATA Nu, tuj mi diros, sed mi demandon etan metos ankoraŭ. MYRHINA Metu ion ajn, kio al vi plaĉas. LYSISTRATA Ne tre gajigas vin, ĉu ne, ke iradas diste en la milito la patro de infanoj viaj? Ĉar ĉiam estas for ĉies edzo, mi ja scias. KALONIKA Ho, kvin monatojn jam la edzo de mi, plorinda, gardadas pri Eŭkrato en regiono traka. MYRHINA La mia pasigis sep monatojn jam en Pilos. LAMPITO Lo mea, se foŭje el mileto li revejnas, tuj flugas for denoŭve ehhaptante la ŝildon. LYSISTRATA Kaj al ni jam eĉ unu putinido ne restas, kaj mi, de kiam al ni Miletos malfidelas, ne vidis ja tiklilon por ni helpe faritan el ledo, eĉ nur en la longo de ok coletoj. Ĉu vi do volas, se rimedon por vi mi trovos, jam meti fine finon al ĉiu militado? MYRHINA Jes ja, kaj tre, kaj eĉ se mi antaŭtukon mian demeti devus kaj fordrinki por tiu celo! KALONIKA Kaj ankaŭ mi, jes, eĉ se min oni tuj disfendus, kaj foirplace min oni vendus kiel bramon. LAMPITO Kaj ankaŭ mi, kaj aĉ se mi dejvus al Tajgetos surgrimpi, par ka da tee mi pri l' paco gvatu. LYSISTRATA Mi do eldiros! Sekretenda ne estas tio. Ja devas ni, virinoj, por ke ni edzojn niajn devigu fari la pacon, nun rezigni tute por kelka tempo... MYRHINA Sed pri kio? LYSISTRATA Ĉu vi konsentas? MYRHINA Jes, nepre, eĉ se ni devos morti! LYSISTRATA Tiel do ni devas nepre rezigni de nun — pri la viroj. Nu, kial vin vi deturnas? Kien do vi kuras? Kaj kial vi kun kurba lipo la kapon skuas? Kial paliĝis vi kaj verŝas treme la larmojn? Ĉu vi konsentas aŭ ne? Kial do vi hezitas? MYRHINA Mi ne konsentas! Daŭru plu la milit' prefere! KALONIKA Nek mi, per dio; nur plu la batalado daŭru! LYSISTRATA Ha jen, ĉu ĝuste vi diras tion, bramo! Ĵus nun vi ne domaĝis, eĉ se vin oni tuj disfendos. KALONIKA Prefere ion ajn; se necese, mi ensaltos prefere eĉ la fajron, ol pri tio rezigni, ĉar tio ne estas egalebla, Lysistrata! LYSISTRATA Kaj vi? MYRHINA Mi mem ankaŭ volus salti en la fajron. LYSISTRATA Ho, tiel do lascivas ĉiuj el nia sekso? Ne vane, vere, ke oni verkas tragediojn pri ni, ĉar ni nenioj aliaj estas, fakte, ol nuraj amilingoj. Sed, karulino mia, vi, Lakonin', asistu kaj subtenu do min. Ni tiel savos la aferon. LAMPITO Oj, ne facele, par deo, dormi al la vireno teel soŭla, sed estu teel, ĉar jo la paco ankaŭ boŭnas. LYSISTRATA Virin', vi estas kara, la sola el ĉi ĉiuj! MYRHINA Kaj se — min savu dio — ini tion sur min prenus kaj iel ajn persistus, ĉu do per tio la paco helpiĝus akcelate? LYSISTRATA Nu jes, kaj eĉ tre multe! Ĉar vidu, se tie sidus ni, farbitaj pimpe, kaj antaŭ ili pasus en diafana vesto, senkrinigitaj bone, duone nudakorpaj, kaj nia edz' brakumi dezirus nin avide, kaj ni obstine al li neniel proksimiĝus, tre baldaŭ ili la pacon farus ja, mi scias! LAMPITO Jas, ankaŭ Menelaos, ekvidinte la mamojn de l' belulen' Helejna, la glavon tuj forĵejtis. MYRHINA Sed kio, se nin neglektos poste nia edzo? LYSISTRATA Ekzercu vin iom, esti sekse aŭtarkia! MYRHINA Ej, kato prenu la imitaĉajn surogatojn! Kaj kio estu, se ili nin perforte trenos en dormoĉambron? LYSISTRATA Kaptu, firme tenu la foston! MYRHINA Kaj se nin ili draŝe batas? LYSISTRATA Cedu nevole, ne estas ja volupto al ili, se perforta. Lamentu, veu. Vi vidos, ke tre baldaŭ la trudo ĉesos, ĉar da volupt' la viro neniom havas, se l' virino ne ĝuas kune. MYRHINA (al Lampito) Se al vi ĉi tio plaĉas, bone, ni konsentos. LAMPITO Sed se ni neajn edzojn poŭvos aĉ decidegi, ka ili paceĝu en sincejra, justa paco, jo keu kaj keo inklinegos la Asanan amason da plebaĉo, ka ĝi ne frenezumu? LYSISTRATA Konfidu tion al ni, la edzojn ni persvados. LAMPITO Nej, dum pri ŝep' ili fantazeas, kaj dum kuŝas en sea kaŝa loŭko lo maro do trezoro! LYSISTRATA Per bona plano jam ankaŭ tion ni aranĝos, la Akropolon ni konkeros nepre hodiaŭ, ĉar jam la maljunulinoj estas elsenditaj, ke dum ĉi tie ni kunvenas, ili okupu la Akropolon sub preteksto de oferdono. LAMPITO Bonejge eltroveta! Se nur sukcejsus teo! LYSISTRATA Nu, kara Lampito, nun do konspire ni ĵuru! Ĉu ne, kun ĵuro nerompebla ni ĵuros kune? LAMPITO Nur deru doŭ lo ĵurformulon kaj ni jeĵuros. LYSISTRATA Tre guste. — Kie la arkistino? He, do kien vi rigardadas? Metu la ŝildon dorsalsube, kaj al mi donu viandotranĉon! MYRHINA Lysistrata, sed kiel do vi volas nin ĵurigi? LYSISTRATA Kiele? "Sur ŝildo, buĉante ŝafon" — diras ja Esĥilo, mi jam ne scias, kie. MYRHINA Neniel, Lysistrata, nin ne ĵurigu je ŝildo, se vi volas pacon! LYSISTRATA Je kio do? MYRHINA Se ricevus ni de ie blankan ĉevalon, tiun nun ni buĉus kiel oferon. LYSISTRATA Pro kio blankan? MYRHINA Sed kiele ni do jeĵuru? LYSISTRATA Se vi deziras, bone, mi diros al vi tion: ni dorsalsube kuŝigos grandan brunan tason, kaj, vin-felsakon oferbuĉante, ni jeĵuros, ke al tiu taso akvon ja ne ni enverŝos! LAMPITO Ho dolĉuleno, ĝi estos grandioŭza ĵuro! LYSISTRATA Elportu jam iu do la tason kaj felsakon! MYRHINA Ho vi, virinoj-animnjoj, kiel bela vazo! Jam pugne teni ĝin estas nura-pura ĝojo! LYSISTRATA Demetu ĝin nun, kaptu l' orelojn de la boko! Ho, sinjorino Pejtho, kaj vi, oferkaliko, akceptu favore la oferon de l' virinoj! MYRHINA Ho, belkolora la sango kaj elgluglas bele! LAMPITO Kaj, je Kastoŭr', la aroŭmo estas dolĉe kara! LYSISTRATA Kaj nun, virinoj, lasu oferi min antaŭe! (Ŝi volas trinki.) MTRHINA Ja ne oferos vi, se l' sorto ne trafos tiel! LYSISTRATA Do tenu, Lampito, kaj ĉiuj vi, la kalikon, kaj poste unu ripetu ĉiesnome, kion mi diros, kaj ĉiu ĝin konfirmu per la ĵuro. "Neniu viro tere, nek edzo, nek amato..." MYRHINA Neniu viro tere, nek edzo, nek amato... LYSISTRATA "de nun aliri rajtos nin rigidige." Diru! MYRHINA De nun aliri rajtos nin rigidiĝe. Ve, ve! Fleksiĝos sub mi genuoj miaj, Lysistrata! LYSISTRATA "Virino nevirata en mia hejm' mi estos." MYRHINA Virino nevirata en mia hejm' mi estos. LYSISTRATA "Vestinte min plej bele kaj paradante pimpe." MYRHINA Vestinte min plej bele kaj paradante pimpe. LYSISTRATA "Nur por ke mia edzo min arde ekdeziru." MYRHINA Nur por ke mia edzo min arde ekdeziru. LYSISTRATA "Neniam mi memvole al lia logo cedos." MYRHINA Neniam mi memvole al lia logo cedos. LYSISTRATA "Se min, malobean, li perforte superfortos..." MYRHINA Se min, malobean, li perforte superfortos... LYSISTRATA "Mi kuŝos malkonvene, ne faros kontraŭpuŝojn..." MYRHINA Mi kuŝos malkonvene, ne faros kontraŭpuŝojn... LYSISTRATA "Nek alplafone mi altenlevos miajn ŝuojn..." MYRHINA Nek alplafone mi altenlevos miajn ŝuojn... LYSISTRATA "Nek leonino mi estos sur fromaĝtranĉilo." MYRHINA Nek leonino mi estos sur fromaĝtranĉilo. LYSISTRATA "Tenante min al ĉi ĵur', mi trinku vinon puran." MYRHINA Tenante min al ĉi ĵur', mi trinku vinon puran. LYSISTRATA "Se mi ĝin rompos, la kalik' pleniĝu per akvo." MYRHINA Se mi ĝin rompos, la kalik' pleniĝu per akvo! LYSISTRATA Ĉu tion ĉi vi jeĵuras ĉiuj? VIRINOJ Per Zeŭs, ĉiuj! LYSISTRATA Do mi elverŝu ofere! MYRHINA Sed, kompanjo, lasu ja iom ankaŭ al ni, trinki je amikeco! (Bruo cirkaŭ la Akropolo.) LAMPITO Hoŭ, kea hurlo! LYSISTRATA Mi diris, vidu, jen do tio! Virinoj niaj okupis jam la Akropolon Athenan! Nun, vi, Lampito, al hejmo ekiru kaj faru vian aferon en Lakedemono, lasinte ĉi tie la ceterajn kompaninojn. (Lampito iras for.) Kaj ni eniru kaj interne helpu la grandan riglilon ŝovi, por ke la pordo fermu firme. MYRHINA Ĉu poste ne venos — kion do vi opinias — la edzoj sturmatake? LYSISTRATA Ĉu tio ĉi min ĝenus? Minaco, fajro, fero nenia povas fari, ke antaŭ ili malfermiĝu la pordo, antaŭ ol ili niajn punktojn akceptante rekonos! KALONIKA Ja ne, per Afrodita! Ja tial oni nomas nin nevenkeblaj kaj tre malicaj estospecoj! (Ĉiuj foriras.) — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — |
La viroj, reprezentataj de la ĥoro de maljunuloj, sieĝas la Akropolon, okupitan de la virinoj; tie ja estas ankaŭ la trezorejo, enhavanta la monon necesan por militado. Ili volas ekbruligi la pordegon, sed por ties defendo trupiĝas la virinoj kun akvositeloj. La du ĥoroj, tiu de la virinoj kaĵ de la maljunuloj, disputas, draste skoldante unu la alian. La virinoĵ surverŝas per akvo ankaŭ la virojn. Venas konsilisto kun skitaj trabantoj-arkpafistoj. Li traktas la virinojn per malsataj vortoj, kaj poste...
KONSILISTO (al la trabantoj) Kial vi gapas buŝmalferme, vi sentaŭguloj? Ĉu sur drinkej' vi tenas eterne la okulojn? Ĉu tuj vi sub Akropolpordegon jam ne streĉos la levostangon? LYSISTRATA (elpaŝas) Ne klopodu per iloj streĉaj. Rigardu, mi mem elvenas, do por kio stango? Ne stango necesas tie ĉi, sed mens' kaj saĝo. KONSILISTO Ĉu vere, malbonulino? Kie la arkisto? Tuj kaptu ĉi tiun kaj la manojn ligu dorse. LYSISTRATA Per Artemis, se eĉ nur fingre ĉi gento sklava min tuŝi kuraĝos, al li estos granda ve! KONSILISTO Ĉu vi timiĝis, he? Ĉu vi ŝin ne kaptas kokse? Kaj vi alia! Ĉu vi el ŝi ne ligas nodon? STRATYLLIS Huj, per Athena! Se vi kuraĝos ŝin per mano eĉ tuŝi, mi eltretos al vi la tripojn tuj! KONSILISTO Ha, ŝi eltretos! Kie la arkisto alia? Antaŭe ligu do ĉi tiun, kiu bojaĉas! LYSISTRATA Huj, per Hekata! Se eĉ per fingropinto vi tuŝos ĉi virinon, tuj vi petegos kupon! KONSILISTO Ej, kio do? Kaj kie la arkisto? Ĉi tiun ekkaptu! Mi instruos vin kiel elkuradi! STRATYLLIS Per Artemis, se vi al ŝi sole proksimiĝos, mi tuj elŝiros al vi la ve-mizerajn harojn! KONSILISTO Ho ve, la arkpafisto denove forrifuĝis. Kaj tamen! Nin de virinoj veni ja neniam ni lasos! He, antaŭen, kun mi mem, ĉiuj, ek jam! En vico batala, skitoj! LYSISTRATA Per Kastoro, baldaŭ vi vidos, kiajn kvar brigadojn ene mi havas armitajn bone, el virinoj plej batalemaj! KONSILISTO Arkisto, tordu tuj aldorse al ŝi la manojn! LYSISTRATA Virin-kamaradoj, hej, rapide elinterne! vi grajnofoirovolegomovendistinoj, vi bulbolaktofarunopanovendistinoj, ek nun, frakasi, ŝiri, draŝi, tranĉi kaj ungi kaj humiligi ilin, flankenmeti vizaĝon! (Interluktado. La trabantoj retiriĝas.) KONSILISTO Aj, bele okazis do al miaj arkpafistoj! LYSISTRATA Ĉu estis via opinio, ke kontraŭ sklavaj virinoj vi komandis ilin, aŭ ĉu vi kredas, ke galon la virino ne havas? KONSILISTO Dioj! eĉ tro! LYSISTRATA — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — Ni toleris ĝis nun viromilitojn, tempojn grave suferajn, virinmaniere, modeste, kiel ajn nur agadi vi degnis; vi ne lasis diri eĉ silabeton pri l' malplaĉaj aferoj, kvankam ni ja suspektadis, eĉ aŭdis ofte el nia ĉambro, kiam inter vi pri afero grava ne ĝustis la diskuto, ni poste demandis vin ridetante, kvankam korodolore, "Do kion ĵus pri la pac' vi decidis en la popolkunveno? Kaj kion sur la kolon' vi skribos?" — "Afero ne via, silentu!" la edzo rediras, kaj mi silentis. UNU VIRINO Mi eĉ spite parolus! KONSILISTO Kaj ricevintus vi, se vi klaĉus! LYSISTRATA Sed mi silente eniris. Kaj poste eĉ pli fatalan konsiliĝe decidi ni aŭdis, kaj diris: "Edzeto kara, kiel vi ĉi-stulte ideis?" Kaj kurbarigarde rediris li: "Se vi tekse ne sidos, doloros al vi la kapo, eĉ tre! Militi — afero de viro." KONSILISTO Per Zeŭs, li parolis bone! LYSISTRATA Kial bone, vi, vaz' de malico? Se, dum malsaĝe vi konsiliĝadis, vin plisaĝigi ne licis? Sed kiam aperte, strate-vojete ni jam de vi aŭdis jenon: "Tutlande ne estas homo! Ne estas jam, per Zeŭs, tia viro!" Ni tiam en kunveno decidis savi komune la landon, jes ni, virinaro per unu kor' kaj buŝ'. Aŭ — kion atendi? Se sekve vi bone atentos, dum ni la bonon diras, volas, kaj nun vi silentos, kiel ni antaŭe, ni vin trahelpos. KONSILISTO Ĉu do vi nin? Terurege! Ne estas eble toleri! LYSISTRATA Silentu! KONSILISTO Ĉu silentu mi do pro vi, malbonulino, al kiu estas la kapo envolvita vuale? Mi mortus ja prefere! LYSISTRATA Se nur tio estas por vi la plago, jen al vi vualo, ligu ĝin al vi al la griziĝinta kapo, kaj prenu ĉi etan korbon, kaj poste, zonante vin, kombadu la lanon ĉe manĝetado de faboj! Militi — afer' de virinoj! ĤORO DE VIRINOJ Leviĝu, virinoj, el apud la siteloj! la virin-kamaradojn tuj kiom eble ni helpu! Ĉar dum l' ekzisto de mondo neniam danci mi lacos, kaj langvor' la genuojn al mi ne kaptos. Kaj preta je ĉio kun ili mi estas! Al ili la forto, la nobla pasio, la virto, la aŭdacemo heroa, kaj la gracieco, la amo de lando gepatra! Sed ho, vi juvela vartistino kaj urtikherb' de l' avinjoj, al atak' furioze, sen kompat'! Al ŝipo la vento favoras! LYSISTRATA Nur dolĉevolupta Eros kaj Afrodita, devena de Kypros, donacu al nia brusto la sorĉon, al nia koks' la magion, kaj dume la virojn regu la plej furioze volupta rigido, ja en Helenio tuta jam oni nomos nin Lysimaĥe! — — — — — — — — — — — — — — — — |
LYSISTRATA Virinoj miaj bonaj, ĉesu lamenti tiel! Vi tre deziras edzon, sed ĉu vi opinias, ke ili nin ne sopiras? Scias mi, ke estas turmenta la nokt' al ili. Do toleru, karaj kompanjoj, kaj suferu dum iom da tempdaŭro, ĉar aŭguraĵon havas ni, ke nia la venko, se sen ribelad' eltenos ni. Jen l' aŭguraĵo. ĤORO DE VIRINOJ Jam diru, kiel tekstas ĝi. LYSISTRATA Atentu do bone! "Sed se la hirundo-trupo, rifuĝinte for de l' upupoj, kaŝiĝante unuloke, sin de l' seksvolupto detenas, ĉesos plagoj, kaj la alte tondra Zeŭs tiun almalsupre metos, kiu estis supre..." ĤORO DE VIRINOJ Do ni estos suprekuŝantaj? LYSISTRATA "Male, se interkverele flugos for la hirundoj el la sankta templo, tiam estos evidente, ke en la mondo ne ekzistas birdo, kiu ilin en lascivo superus." ĤORO DE VIRINOJ Zeŭs tiel helpu, la aŭguraĵo estas klara, ni ne senkuraĝiĝu per ĉiuj altaj dioj! Sed ni eniru kaj toleru, ja estus turpe, ho miaj karaj, malobei la aŭguraĵon! — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — PARTO 3LYSISTRATA (venas el la Akropolo)Hej ho, hej ho, virinoj! Venu, venu rapide! Antaŭen! UNUA VIRINO Kio do? Diru, kial vi kriadas? LYSISTRATA Rigardu, viro venas tie, vir' frenezuma, obsedis nin voluptfurioz' de Afrodita. "Ho vi, reĝin' de Kypros, Paphos kaj de Kythere, plu iru rekte la vojon, kiun vi ekpasis!" UNUA VIRINO Do kiu estas, kie? LYSISTRATA Ĉe la templo de Ceres. UNUA VIRINO Per Zeŭs! Li staras tie. Kiu li povas esti? LYSISTRATA Observu lin tre atente, ĉu do iu el vi lin konas? MYRHINA Ho, per Jeŭs, mi lin ege bone konas, li estas mia propra edzo Kinesias! LYSISTRATA Do estas via tasko, ke lin vi surrostile turnadu, rostu tuj, anseron el li farante, kaj amu kaj ne amu, kaj ĉion al li donu krom unu nur, pri kio la nokta glaso scias. MYRHINA Ne zorgu, okazos tiel! LYSISTRATA Ankaŭ mi mem estos kun vi! Lin rosti, baki kaj frenezigi tute mi donos al vi helpon. Nun vi foriru, ĉiuj! (La virinoj foriras.) KINÉSIAS (venas; lian fileton portas servisto) Ve al mia povra kapo, kvazaŭ radumate streĉiĝas al mi jam ĉiumembre la muskoloj. LYSISTRATA He, kiu vi estas ĉe la gardlinio? KINÉSIAS Mi. LYSISTRATA Sed viro? KINÉSIAS Jes ja! LYSISTRATA He, tuj vin forportu de tie! KINÉSIAS Kaj kiu vi mem, ke min vi forkomandas? LYSISTRATA Gardo. KINÉSIAS Myrhinan voku por mi, do, se vi konas dion! LYSISTRATA Mi ŝin alvokos por vi, sed kiu do vi estas? KINÉSIAS La edzo mem, Kinesias, kun sia amilo. LYSISTRATA Bonvenon, al vi, karulo, via nomo estas nek nekutima jam, nek fremda en nia rondo; ĝin portas via virino ĉiam en la buŝo, ĉar tuj ŝi diras post ricevo de pom' aŭ ovo: "Ĝin havu edzo Kinésias!" KINÉSIAS Ho, grandaj dioj! LYSISTRATA Jes, jes ja, per Afrodita! Kaj se pri la edzoj ektemas, via virin' tuj krias interrompe: "Neniaĵo! Kinésias — jen nur la viro!" KINÉSIAS Do iru jam kaj voku ŝin! LYSISTRATA Ĉu vi donos ion? KINÉSIAS Per Zeŭs, jes ĉion, kion nur de mi vi deziras. Ĉi tion havas mi, kaj ĝin mi la tutan donos. LYSISTRATA Nu do, mi iras kaj ŝin vokos. KINÉSIAS Sed rapidege, ĉar ekde l' tempo, kiam el la hejmo ŝi fuĝis, neniom da plezuro mi havas el la vivo. En mian domon jam enpaŝi mi timas, tiel malplena kaj dezerta ĝi estas. La nutraĵon seneme mi manĝas, ĉar amumi mi sopiras. MYRHINA (el la Akropolo) Mi amas lin, mi amas ja, sed jen, li ne volas ke mi lin amu. Kaj pro tio ne voku min do! KINÉSIAS Mirhinjo, mia dolĉa, kion tie vi faras? Ho venu do, descendu de tie! MYRHINA Ne, per Zeŭs! KINÉSIAS Myrhina, ĉu ne venas vi, se mi mem vin vokas? MYRHINA Ne! Kial voki min, se vi min ja ne bezonas? KINÉSIAS Mi vin ne bezonas? Preskaŭ mi rabias por vi! MYRHINA Mi iras for. KINÉSIAS Ne faru do tion. Elaŭskultu almenaŭ la fileton. He vi, voku la panjon! INFANO Patrinjo, panjo, panjo! KINÉSIAS Virin', kio al vi? Ne kompatas vi la filon de sep tagoj nek banatan, nek suĉigitan? MYRHINA Mi lin kompatas ja, sed pri l' povrulo la patro neniom zorgas. KINÉSIAS Venu, kara, al la etulo! MYRHINA Ho kor' patrina! Mi devas iri, kion fari? (Ŝi retiriĝas) KINÉSIAS Pli juna kaj pli ravanta ŝajnas ĉi virino al mi ol Jam, ho, volupte eĉ alrigardi! Kaj kiel paŭtas ŝi kaj traktas min fierege; jen ĝuste, kio min pereigas per deziro! MYRHINA (malsupre) Ho dolĉa eta filo de patro tre malbona, alvenu, ke vin, karega, kisu via panjo! KINÉSIAS Kial vi faris tion, malbonulin'? Vi sekvas la voĉon de virinoj aliaj, kaj afliktas min kaj vi same sopiras mem... (Li volas ŝin brakumi) MYRHINA Ej, min ne tuŝu! KINÉSIAS Ĉu l' domon, kiun tie hejme ni havas kune, perei vi lasus do? MYRHINA Nu, iom mi bedaŭras. KINÉSIAS Ĉu iom? Ke kokino fadenon vian ŝiras kaj disportadas? MYRHINA Ĝin per dio, mi ne bedaŭras. KINÉSIAS Kaj kiel longe vi jam la feston Afroditan kun mi ne faris? Ĉu vi do ne revenos al mi? MYRHINA Ja ne, per Zeŭs, se la pacon vi ne reakiros, kaj al la milito vi ne faros fine finon! KINÉSIAS Nu, tiel estos, se tre necese. MYRHINA Tiam ankaŭ mi iros hejmen, se tre necese. Ĵur' nun ligas. KINÉSIAS Se jam nun vi kuŝiĝus kun mi nur iomete! MYRHINA Ne! Kvankam mi ne diras ja, ke vin mi ne amas. KINÉSIAS Ĉu vi min amas? Kial do ne kuŝiĝi, Myrnjo? MYRHINA Ho, turpa homo! Ĉu antaŭ nia infaneto? KINÉSIAS Ja ne, per dio! (al la servisto) Manes, portu lin al la hejmo! Nu jen, la fileto nun jam estas forigita! Ĉu tamen vi ne kuŝiĝos? MYRHINA Kie oni farus tiaĵon, stultulet'? KINÉSIAS La groto de Pan tre taŭgos. MYRHINA Kaj kiel al la Akropol' mi revenos pura? KINÉSIAS Vi bele baniĝos en font-rojo de l' Klepsidro. MYRHINA Mi, povrulino, ĵuris; ĉu mi rompu la ĵuron? KINÉSIAS Ĝi ŝarĝu la kapon nur al mi; ne havu zorgojn! MYRHINA Nu do, du litojn mi alportos. KINÉSIAS Ho, ne penadu! Surtere same bone! MYRHINA Per Apolon', neniel! Sur ter' ne kuŝos vi, eĉ se malbona vi estas! KINÉSIAS Tre amas min ĉi virino, estas evidente! MYRHINA (re venas kun tendara lito) Nu, jam kuŝiĝu, kaj mi demetos miajn vestojn. Sed, fulmotondro! Kie do la suba litaĵo? KINÉSIAS Ej kio? Ne necesa! MYRHINA Per Artemis! Ja kiel vi kuŝus sur la rimenoj? KINÉSIAS Donu al mi kison! MYRHINA Nu, jen do! (per finto ŝi trompas lin, forkuras) KINÉSIAS Ej, ej, venu jam rapide, revenu! MYRHINA (revenas) Jen la litaĵo suba! Kuŝiĝu, mi malvestos min. — Sed, per pesto, jen, vi ne havas ja kusenon! KINÉSIAS Mi ne bezonas tian! MYRHINA Sed mi bezonas nepre (for). KINÉSIAS Aj, aj, jen estas fasto de l' malsata Heraklo! MYRHINA (revenas) Stariĝu, saltleviĝu! KINÉSIAS Mi havas nun jam ĉion. MYRHINA Ĉu vere ĉion? KINÉSIAS Jam nur venu, vi dolĉulinjo! MYRHINA La zonon mi malligas jam, sed ja pri l' afero de l' paco ne forgesu! Ne trompu min, mi diras! KINÉSIAS Ho ne, aŭ tuj mi pereu! MYRHINA Ha, lankovro mankas! KINÉSIAS Per Zeŭs, eĉ ne necesa, sole tio alia! MYRHINA Ne timu, vi havos ankaŭ tion. Tuj mi reos (for). KINÉSIAS Mortigas min ĉi virin' per siaj pajlosakoj! MYRHINA (revenas) Starigu reankoraŭ! KINÉSIAS Tio ĉi ja stariĝis! MYRHINA Vi volas unkt-oleon? KINÉSIAS Ja ne, per Apolono! MYRHINA Je mia fid', vi ĝin ricevos, vole-nevole (for). KINÉSIAS Ho patro Zeŭs; se nur tio tuta elverŝiĝus! MYRHINA (revenas) Nu jen, etendu la brakon kaj vin ŝmiru per ĝi! KINÉSIAS Ŝmiraĵ' ne bona, per Apolon', ne nuptodora, ĝi estas ja pretigita el absinta herbo. MYRHINA Ho mi, mallerta! Mi portis ja Rhodosan al vi! KINÉSIAS Tre bona ĝi estas, dolĉulin'! MYRHINA Ne klaĉu! (For.) KINÉSIAS Ve, ke ne krevis, kiu l' unua ĝin kuiris! MYRHINA (revenas) Jen estas al vi ĉi ujo. KINÉSIAS Mi jam havas unun, ho diodonita, plu nenion al mi portu, sed jam kuŝiĝu! MYRHINA Senprokraste, per Artemis! nun mi ankoraŭ nur mallaĉos al mi la ŝuojn. Sed poste, amiĉjo, por la pac' vi devas doni la voĉon, ĉu vi aŭdas? KINÉSIAS Bone, mi ja pripensos. (Myrhina forkuras) Mortigis min ĉi virin', pereigis tute, kaj senfeliginte min, ŝi subite fuĝas... Ve, kio jam al mi okazos, kaj kiu helpos? Min trompis el ili la pleje belega! Nun kiel jam suĉigi ĉi tiun? Kie do la amumparigisto vartistinon por ĝi luanta? ĤORO DE MALJUNULOJ Mizerul', terurega la plago, kiu vin sopirigas, mistifikitan! Tre mi vin kompatas, oj, oj! Ĉar ĝin kia ren' elteni ja povus, ho, kaj kia koro kaj kia lumbo. ingveno, kojono, amilo, ĉi streĉon ĝis mateniĝo elporti kapablus? KINÉSIAS Ho Zeŭs, ĉi spasmo de murda rigido! ĤORO DE MALJUNULOJ Jen, vidu ŝi kaŭzis al vi ĉi tion, virin' abomena kaj malaminda! KINÉSIAS Per Zeŭs, ja ne, sed la karega, la rava! ĤORO DE MALJUNULOJ Ĉu ŝi rava? Do kiel? Ja malica, malica! Zeŭs, ho Zeŭs! Se nur via vent' uragana ciklone ŝin ekskuegante, kiele la fojnoamason, ŝin portus aeren al alto, kaj ree deĵetuŝ teren, ke subite ŝi al ĉi tiu enfalu rekte la sinon! |
Lampito, hejmenirinte al Sparto, faras tie la taskon al ŝi konfiditan: ĉiu Spartanino "forpuŝas de la litrando la edzon." Tion anoncas sendito ilia, veninta al Atheno. Sekvas tuta delegitaro el Sparto: en burleskaj scenoj la ammalsato de la viroj montriĝas kun la plej fiziologia obsceno. Lysistrata alvokas la Paciĝon, por ke ĉi tiu konkordigu la virojn de la du civitoj. Ŝi mem alparolas ilin:
LYSISTRATA Mi estas sole virino, sed mi havas menson, kaj ankaŭ per si mem ne feblas al mi la kapo, sed krome mi aŭdis multe de la patro kaj de l' olduloj kaj ne kreskis kiel kampe la kardo. Unue, nun mi vin ambaŭ riproĉante skoldas, kaj juste! ĉar vi, parencaj laŭ la sango, kiuj el unu akvobasen' aspergas la altaron en Olimpio, Pytho kaj ĉe la Thermopiloj (kaj kiom eĉ pli mi povus diri, se necesus) jen, kiam la barbaro minacas, vi armee nun reciproke vin ekstermadas kaj la urbojn helenajn. Jen la parto unua de l' parolo. |
(Ŝi memorigas ambaŭ partojn pri la gravaj helpoj, kiujn iam ili donis unu al la alia.)
Kaj kiuj estis unuj al la aliaj tiel bonfaraj, kial nun vi batalas, kial fine vi jam ne faras finon al la mizer' komuna? Kial vi jam ne paciĝas? Kio vin malhelpas? |
(Sekvas ankoraŭ marĉandado, sed la ege dura plago venkas ĉiujn aliajn konsiderojn. Ili estas pretaj repacigi.)
LYSISTRATA Tre bone! Nun do lave vin repurigu, kaj ni, virinoj, en la Akropolo regalos vin poste per tio, kio estas en la korbo. Vi tie ĵuron metos unuj al la aliaj, kaj poste brakoplekte kun la edzino iros jam ĉiu hejmen. ATHENANO Jes, ni iru jam, rapidege! LAKONA SENDITO Nin gvidu, kien al vi plaĉas. ATHENANO Urĝe, nur urĝe! (Ĉiuj foriras.) — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — UNU ATHENANO (venas el Akropolo) Festeno belega! Mi neniam vidis tian! Ja tiel kore karaj estis eĉ la Lakonoj, kaj ĉe l' pokal' ni mem estis tiel ege ĤORO DE MALJUNULOJ Tre ĝuste! Ĉar ni sobre apenaŭ havas menson. Jes, vere, se konsilon mian Athen' akceptus, en stat' ebria ĝi sendus delegitojn siajn, se nome nun al Sparto ni iras tute sobre, ni serĉas nur, kie eblas fari implikaĵojn, kaj kiel eĉ ne ekaŭdi, kion ili diras, kaj kiel subkonjekti, kion ili ne diris, kaj ni raportas alion ol la realaĵo. Sed nune ni amas ĉion, eĉ se iu blekus anstataŭ serenado la plej orelofendan batalan kanton, lin ni aplaŭdus kun plezuro kaj ankaŭ lin ni jeĵurus kun falsita juro. LYSISTRATA Nu do, nun kiam reordiĝis ĉio, Lakonoj, konduku tiujn ĉi virinojn al via hejmo, kaj vi Athenaj, tiujn! Staru la edzo apud edzino kaj edzin' apud edzo. Nun, ĝojante pri l' bona sorto, ni dancu jam por niaj dioj, kaj pekon fari de nun ni gardu nin tre zorge. ĤORO DE ATHENANOJ Nu, gvidu la ĥoron, voku Harisojn, alvoku, ke helpu nin Artemis, alvoku favoran, horogvidantan, Apolonon kaj Dionizon, kies okuloj en aro Menada brulas en ebrieco, kaj Zeŭson flagre flamantan, kun la ĉiela edzino majesta, kaj ĉiun el la dioj, atestaj kaj plu neniam forgesaj pri l' federiĝo jubila, donacita al ni de Kypris! Alalaj', ie', pacon, saltu do alten, kiel ĉe festo triumfa! Ie', evoe', evoe', evoe'! LYSISTRATA Lakono, nun vi komencu novan post ĉi nova! ĤORO DE LAKONOJ — — — — — — — — — — — — — Haj, kapreolede, rapedapiejde eksaltu, batu lo takton mane, kaj ĉi dienon, ŝin, la potencan, triumfan, gloŭru lo kanto. |